Krome, ekzistas historiistoj kiuj asertas ke la eklezio havis pozitivan kaj signifan efikon al la evoluo de scienco[5][6] Laŭlonge de la historio ekzistis pastroj (plejparte jezuitoj) kiuj okupiĝis pri multaj kampoj de scienco, inkluzive de astronomio, genetiko, meteologio, sismologio, fiziko[7] [8]. [8][9] Signifa parto de tiuj pastroj iĝis la "patroj" de esplorado en tiuj kampoj (kiel ekzemple Gregor Mendel kaj Georges Lemaître kaj Gregorio la 13-a kaj Athanasius Kircher, Koperniko) kaj pli. Tamen, laŭ aliaj historiistoj, la eklezio havis negativan efikon al la evoluo de scienco. Kiel ekzemplo, estas donita la kazo de la proceso de Galilejo, kiu estas konsiderata unu el la famaj konfliktoj en la historio inter religio kaj scienco. Kvankam la kazo estas pli kompleksa. Ĝis certa punkto, la Romkatolika Eklezio plejparte montris pozitivan kaj tolereman sintenon al la laboro de Galilejo, kaj Galilejo havis proksimajn kaj amikecajn rilatojn kun altrangaj membroj de la eklezio [10].
La kultura influo de la Katolika Eklezio sur la okcidenta mondo estas granda. festotagoj kiel Pasko kaj Kristnasko estas festataj kiel universalaj ferioj; la Gregoria kalendaro, enkondukita de papo Gregorio la 13-a, estas la kalendaro, kiu estas uzata en la granda plimulto de la landoj de la mondo por determini ankaŭ "civilajn" datojn, kaj pere de la kristana nombrado de la jaroj (Anno Domini), la sistemon laŭ kiu jaroj estas kalkulitaj relative al la proksimuma jaro de la naskiĝo de Kristo.
Interna panoramo de la Hagia Sofia, la patriarka baziliko en Constantinople desegnita je 537 K.E fare de Isidoro de Mileto, la unua kompilanto de la diversaj verkaĵoj de Arkimedo. La influo de ties principoj de solida geometrio estas evidenta.
La Libro de Kells. Keltaj ekleziaj scienculoj faris multon por konservi la tekstojn de antikva Eŭropo tra la malluma epoko.
Nombroj skribita kun Cisterciaj ciferoj. De maldekstre dekstren: 1 en loko de unuoj, 2 en loko de dekoj (20), 3 en loko de centoj (300), 4 en loko de miloj (4000). Rezultiĝas kompundaj nombroj, kiel ekzemplitaj por 5555, 6789, 9394.
Sankta Mary MacKillop, unua sanktulino de Aŭstralio. Tra multaj jarcentoj, katolikaj virinoj fondis religiajn institutojn dediĉita al la edukado de la malriĉuloj kaj eĉ la senhavulo.
Etiopiaj fortoj, helpita de Sankta Georgo (supro), gajnis la batalon kontraŭ italaj invadantoj. Pentraĵo de 1965–75.
La katolika altlernejo St. Xavier en Mumbajo, estas unu el la plej prestiĝaj liberalaj artoj altlernejoj en Barato.
Harvard Altlernejo, historie unu el pluraj preferitaj studentaj lernejoj por la protestanta elito. Vidita ĉi tie estas la Harvard eks-studentoj procesio de 1836.
Foto de kvar eminentaj membroj de La Pen Ligo de 1920. De maldekstre dekstren: Nasib Arida, Ĝibran Ĥalil Ĝibran, Abd al-Masih Haddad kaj Mikhail Naimy.
↑Cambridge University Historical Series, An Essay on Western Civilization in Its Economic Aspects, p.40:Hebraism, like Hellenism, has been an all-important factor in the development of Western Civilization; Judaism, as the precursor of Christianity, has indirectly had had much to do with shaping the ideals and morality of western nations since the christian era.
↑Caltron J.H Hayas, Christianity and Western Civilization (1953),Stanford University Press, p.2:That certain distinctive features of our Western civilization — the civilization of western Europe and of America— have been shaped chiefly by Judaeo - Graeco - Christianity, Catholic and Protestant.
↑Horst Hutter, University of New York, Shaping the Future: Nietzsche's New Regime of the Soul And Its Ascetic Practices (2004), p.111:three mighty founders of Western culture, namely Socrates, Jesus, and Plato.
↑Fred Reinhard Dallmayr, Dialogue Among Civilizations: Some Exemplary Voices (2004), p.22: Western civilization is also sometimes described as "Christian" or "Judaeo- Christian" civilization.
↑Walsh, James Joseph, The Popes and Science; the History of the Papal Relations to Science During the Middle Ages and Down to Our Own Time, Fordam University Press, New York 1908, p. 19.
↑Baruch A. Shalev, 100 Years of Nobel Prizes (2003),Atlantic Publishers & Distributors, p.57:
between 1901 and 2000 reveals that 654 Laureates belong to 28 different religion Most (65.4%) have identified Christianity in its various forms as their religious preference.
↑Melvin E. Page, Penny M. Sonnenburg. (2003) Colonialism: an international, social, cultural, and political encyclopedia, Volume 1. ABC-CLIO. “Of all religions, Christianity has been most associated with colonialism because several of its forms (Catholicism and Protestantism) were the religions of the European powers engaged in colonial enterprise on a global scale.”.