Le Roman de la Rose | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Guillaume de Lorris, Jean de Meun |
Lingvoj | |
Lingvo | malnovfranca lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | alegorio |
Loko de rakonto | ĝardeno |
La Romano de la Rozo (france: Le Roman de la Rose) estas grava kaj influhava mezepoka franca eposo, verkita de du homoj kaj tiel respegulante du mondrigardojn. La eposo konsistas el du partoj, paraj rimoj, oksilabaj vicoj. La verkaĵo aperigas la duoblan homidealon de la franca feŭdismo de la 13-a jarcento.
La eposo okazas en sonĝo. La unuan parton (4058 vicojn) verkis Guillaume de Lorris ĉ. jaro 1230, la duan parton (17.724 vicojn) verkis ĉ. 45 jarojn poste Jean de Meun. En la unua parto aperas ideala, spirita amo de nobelo, karakterizas ĝin la esperoj, deziroj, sonĝoj. La kavaliro dum la sonĝo ellitiĝas kaj forlasas la urbon por trovi amon.
La dua parto prezentas civitan raciismon, pli krudan alproksimiĝon al la amo. La dua parto finiĝas jene:
La ĉefrolanto deŝiras la rozon kaj en tiu momento vekiĝas. „Purpura Rozo, vi iĝis mia, mi vekiĝis, eĉ la suno leviĝas.”
The Romaunt of the Rose (nome la Romaunt) estas parta traduko en meza angla de la franca alegoria poemo, nome Roman de la Rose (la Roman). Origine konsiderita verko de Chaucer, la Romaunt inspiris polemikon inter fakuloj de la 19a jarcento kiam oni trovis partojn de la teksto kiel diferencaj laŭ stilo el la aliaj verkoj de Chaucer. Oni trovis ankaŭ, ke la teksto enhavas tri diferencajn fragmentojn de traduko.[1] Kune, la fragmentoj — A, B, kaj C - havigas tradukon de proksimume unu triono de Le Roman.
Estas malmulta dubo, ke Chaucer ja tradukis Le Roman de la Rose sub la titolo The Romaunt of the Rose: en The Legend of Good Women (La legendo de la bonaj virinoj), la rakontanto, Chaucer, deklaras tion. La demando estas ĉu la survivinta teksto estas la sama kiun Chaucer verkis. La aŭtoreca demando estis temo de esplorado kaj polemiko. Tiel la diskuto pri la Romaunt aliris al lingvistiko pli ol al literatura analizo.[2]