Romanones

Romanones
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19143
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 3° 0′ U (mapo)40.570555555556-2.9927777777778Koordinatoj: 40° 34′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Romanones (Kastilio-Manĉo)
Romanones (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Romanones
Romanones (Hispanio)
Romanones (Hispanio)
DEC
Situo de Romanones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Romanones [+]
vdr

Romanones estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 116 loĝantoj sur areo de 29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km².

Romanones situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 755 m super marnivelo; je 25 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 31 km el Brihuega, kaj je 75 km el Madrido. La geografiaj koordinatoj estas 40°34′14″N 2°59′34″Ok. Najbaras la municipoj Valfermoso de Tajuña, Irueste, Peñalver, Tendilla, Armuña de Tajuña, Horche kaj Lupiana. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Lupiana Norde: Valfermoso de Tajuña Nordoriente: Irueste
Okcidente: Horche Oriente: Peñalver
Sudokcidente: Horche Sude: Armuña de Tajuña kaj Tendilla Sudoriente: Tendilla

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbo kuŝas sur la valo de la rivero San Andrés, ĉe la monto Grande, el kies montopinto videblas kelkaj vilaĝoj kaj la valoj de la riveroj San Andrés kaj Tajuña.

Faŭno kaj flaŭro

[redakti | redakti fonton]

Inter la faŭno de la medio menciindas la nizagloj, la sovaĝaj katoj, la turfalkoj, kapreoloj, aproj kaj vulpoj.

Inter la flaŭro elstaras pinoj, kverkoj, poploj kaj anzinoj.

Romanones estis dum la Mezepoko domaro de la teritorio alfoz de la ciudad de Guadalajara. Ĝi apartenis al ĝia foruo kaj jurisdikcio ĝis 1560, kiam la lokanoj aĉetis al la reĝo Filipo la 2-a la rajton de villazgo, nome de urbeto, kontraŭ po 6 500 maravedoj, tio estis tiam 1 072 000 maravedoj.

Romanones estis akirita meze de la 17-a jarcento, kun la najbara setlejo Irueste, fare de Juan Morales Barnuevo, lokano de Guadalajara, kiu faris ĝin senjorlando.

En 1893 oni donis la titolon de grafo de Romanones fare de la reĝino Maria Kristina al Álvaro de Figueroa.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 120 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Romanones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Romanones kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 116 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. En la agrikulturo oni kultivas ĉefe hordeon kaj sunflorojn krom kelkaj terpecoj de maizo, kaj estas ankaŭ kelkaj fruktoĝardenoj kaj aliaj cerealoj pli malgrandkvante. Estas ankaŭ kelkaj vitoj kaj juglandarboj.

Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de Sankta Petro, de la 17-a jarcento.
  • Domegoj Añil kaj de la familio Figueroa.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]