Romos (hungare: Romosz, germane: Romesdorf, Rumes) estas komunumo en Rumanio oriente de Orăștie. En 1910 ĝi havis 1 666 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 1261 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1206. En 1438 la turkoj pereigis tute ĝian saksan loĝantaron. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ciungu Mare, Pișchinți, Romoșel kaj Vaidei.[1][2]
En la censo de 2002 la 1.160 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Lingvo
|
nombro
|
elcentoj
|
rumana
|
1137
|
98,0 %
|
germana
|
19
|
1,6 %
|
En la mezepoko la vilaĝo estis loĝata de saksoj. Ĝi estis fama pro monaĥo nomata "la romos-a studento" (germane: Rumeser Student), dominikano, kiu publikigis la latinan verkon tractatus de ritu et moribus Turcorum (traktaĵo pri la rito kaj kutimoj de la turkoj). Li estis forportita de la turkoj okaze de rabatako en 1438.
-
Situo en la distrikto
-
Totala vido de Romos
Distrikto Hunedoara (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| ![Blazono de distrikto Hunedoara](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Actual_Hunedoara_county_CoA.svg/60px-Actual_Hunedoara_county_CoA.svg.png) |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|