Romže | |
rivero | |
Romže ĉe Smržice
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distriktoj | Distrikto Prostějov, Distrikto Přerov |
Parto de | Hanakio |
Montaro | Drahana montetaro |
Fontrivero | ĉe Dzbel |
- alteco | 492 m |
- koordinatoj | 49° 36′ 42″ N 16° 51′ 07″ O / 49.61167 °N, 16.85194 °O (mapo) |
Enfluejo | en Moravon |
- situo | Uhřičice |
- alteco | 192 m |
- koordinatoj | 49° 22′ 28″ N 17° 18′ 23″ O / 49.37444 °N, 17.30639 °O (mapo) |
Longo | 53 km (33 mi) |
Akvokolektejo | 456,0 km² (45 600 ha) |
Trafluo | Polkovice |
- mezproksima | 1,4 m³/s |
Valego | Supramoravia valego |
Situo de enfluejo en Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Romže | |
Romže estas malgranda rivero en meza Moravio, deakviganta grandan parton de Prostějovio. En sia malsupra fluo de kunfluejo kun rivero Hloučela sub Prostějov ĝi estas ankaŭ markita de nomo Valová. Longeco de la fluo faras 53 km. Areo de akvokolektejo mezuras 456,0 km².
Romže fontas en municipo Dzbel ven supermara alteco 492 m, ĝi fluas proksimume tra sudorienta direkto kaj enfluas de dekstre en Moravon ĉe Uhřičice en supermara alteco 192 metroj. Antaŭe en sia supra fluo ĝi estis indikata kiel Jasenka kaj ekde la enfluejo de sia plej signifa alfluanto Hloučela en Vrahovice (hodiaŭ loka parto de Prostějov) kiel Valová. Proksime de ĝia enfluejo troviĝas sifono, teknika memorindaĵo el la jaro 1911.
Mezproksima paso de la akva fluo ĉe enfluejo faras 1,40 m³/s.
Anonciga profilo:
loko | rivera km | areo de akvejo | mezproksima trafluo (Qa) | centjara akvo (Q100) |
---|---|---|---|---|
Polkovice | 5,70 | 435,49 km² | 1,43 m³/s | 60,0 m³/s |