Rona Nishliu | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Rona Nishliu |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1986 (38-jaraĝa) en Kosovska Mitrovica |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | kantisto, kantaŭtoro, radia moderatoro |
Aktivaj jaroj | 2004 ĝis nun |
Retejo | facebook-paĝo de Rona Nishliu |
Persona informo | |
Lingvoj | albana |
Ŝtataneco | Kosovo Albanio |
Alma mater | Sami Frashëri High School (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro |
Rona Nishliu (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1986 en Kosovska Mitrovica, SFR Jugoslavio - nun Kosovo) estas kosova-albania kantisto kaj radia moderatoro.
Rona pasigis siajn infanajn jarojn en la naskiĝurbo Mitrovice. Kiam ŝi estis dektrijara, ŝia familio translokiĝis al Priŝtino pro la Kosova milito en sia hejmurbo. Ŝi iĝis civitanino de Albanio la 12-an de januaro 2012 per dekreto de la ŝtata prezidanto Bamir Topi.
La artistino reprezentas Albanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita albana kontribuaĵo atingis la 5-an pozicion. Post kiam ŝi venkis en la nacia kantokonkurso de Albanio en 2012, la sekvan nokton pli ol 100 novnaskitaj inaj beboj en Albanio ricevis la nomon "Rona" - evidente do ŝi impresis la nacian publikon.