La planto harplenas kaj posedas tigojn de 10 ĝis 30 cm altajn, plej ofte starajn.
Ĝiaj harozaj folioj posedas longan petiolon. Ili duonrondas (pro tio la specinomo) kaj manforme dividiĝas en 5-7 loboj preskaŭ tiom larĝaj kiom longaj. Ili ĉirkaūkreskas je la bazo kaj poste kontraŭstaras.
La floroj etas kaj rozkoloraj. La 5 verdaj sepaloj liniformas kaj longas 5-6 mm. La 5 petaloj intense rozkoloras kaj blankas ĉe la bazo. Ili ne dividiĝas pinte. La infloresko estas cumo kun du floroj. La frukto estas glata (ne sulkoza).