Ronit Matalon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1959 en Ganei Tikva | ||||
Morto | 28-an de decembro 2017 (58-jaraĝa) en Ĥajfo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Universitato je Tel-Avivo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Emanuel Berman (en) vd | ||||
Amkunulo | Uzi Behar (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto eseisto verkisto ĵurnalisto verkisto de porinfana literaturo instruisto vd | ||||
Laborkampo | Eseo, romano, porinfana literaturo, literaturo, literatura aktiveco, ĵurnalismo, eduko kaj arta lernejo vd | ||||
Aktiva en | Ĥajfo vd | ||||
Aktiva dum | 1980– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ronit MATALON (hebree רונית מטלון; la 25a de majo 1959 en Ganej Tikva – la 28a de decembro 2017) estis israela verkistino de fikcio.
Ronit Matalon estis filino de judaj enmigrintoj de Egiptio. Ŝi studis literaturon kaj filozofion en Tel-Aviva Universitato. Ŝi komencis labori kiel verkisto en la 1980-aj jaroj. Ŝi laboris dum pluraj jaroj kiel raportisto por la maldekstra-liberala tagĵurnalo Haaretz kaj ankaŭ raportis el la palestinaj teritorioj dum la Unua Intifado en la 1990-aj jaroj, sed finfine turnis sin tute al sia verkista kariero. De 1993 ĝis 2001 ŝi instruis scenarverkadon ĉe la Camera Obscura Lernejo por la Artoj en Tel-Avivo.
En 2009 ŝi estis nomumita Lektoro ĉe la Fakultato de Hebrea kaj Nuntempa Literaturo ĉe la Universitato de Ĥajfo. Ŝi poste estis nomumita plena profesoro. En la Universitato de Ĥajfo ŝi estis la direktoro de la MA (magistra) programo pri kreiva verkado.
En ŝiaj libroj, Matalon traktis la penetron de homaj kaj sociaj sentemoj. Ŝia junplenkreska libro Rakonto kiu komenciĝas per la entombigo de serpento, publikigita en 1989, estis adaptita en filmon en 1994. En ŝia libro Tio kun la vizaĝo al ni, Matalon, kiu intense traktis ŝian orientan heredaĵon, prilaboris sian propran genealogion en la formo de fikcio. Aldone al ŝiaj libroj, ŝi publikigis novelojn, kiel ekzemple la antologio Fremduloj ĉe hejmo, same kiel artikolojn, eseojn kaj literaturajn recenzojn.
Matalon plurfoje esprimis kritikon de la okupado kaj sociaj politikoj de Israelo same kiel de la ĉefministro Benjamin Netanyahu.
Matalon mortis pro komplikaĵoj pro kancero ĉe la Rambam Health Care Campus en Ĥajfo la 28-an de decembro 2017, en la aĝo de 58 jaroj.