Roque del Este

Roque del Este
insulo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco84 msnm [+]
Koordinatoj29° 17′ N, 13° 20′ U (mapo)29.276388888889-13.3375Koordinatoj: 29° 17′ N, 13° 20′ U (mapo)
Akvokolektejo0,06 km² (6 ha) [+]
Areo0,06 km² (6 ha) [+]

Loĝantaro(neloĝata) [+]
Denseco0 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Roque del Este (Hispanio)
Roque del Este (Hispanio)
DEC

Roque del Este (Kanariaj insuloj)
Roque del Este (Kanariaj insuloj)
DEC
Map
Roque del Este
Vikimedia Komunejo:  Roque del Este [+]
vdr

Roque del Este - prononco [ROke del ESte], signifo "roko de oriento" aŭ "orienta roko" - estas neloĝata insuleto apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas. Geografie ĝi formas parton de la Ĉiniĥa Insularo (vidu la apudajn mapojn) - kun la insuloj Montaña Clara, Roque del Oeste, Alegranza kaj La Graciosa, kaj evidente la nomo indikas ke ĝi estas la plej orienta el la insuloj de la insularo. Same kiel la unuaj tri aliaj insuloj el la listo ĝi estas nomata "islote" (insuleto), laŭ la Real Academia Española difinita kiel insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] Nur La Graciosa ekde novembro 2018 estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - kvankam jam antaŭe ĝi estis loĝita. Roque del Este situas nordokcidente de la insulo Lanzarote. Daŭre ĝi apartenas al la administra lanzarota municipo Teguise.

La insuleto kovras areon de 0,06 kvadrataj kilometroj.

  1. Vidu: "Islote" en Diccionario de la Real Academia Española.
la insulo vidata de haveno Órzola en la municipo Haría, La Palmo
La insulo kadre de la Ĉiniĥa Insularo norde de Lanzarote