Rosa Chacel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rosa Clotilde Cecilia María del Carmen Chacel y Arimón |
Naskiĝo | 3-an de junio 1898 en Valadolido |
Morto | 27-an de julio 1994 (96-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Panteón de Hijos Vallisoletanos Ilustres (en) |
Lingvoj | hispana • angla • ĉeĥa • slovaka • germana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando |
Familio | |
Edz(in)o | Timoteo Pérez Rubio (en) |
Parencoj | José Zorrilla y Moral (praonklo) |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto poeto |
Rosa CHACEL Arimón (Valladolid, 3a de junio 1898 - Madrido, 27a de julio 1994) estis hispana verkistino de la Generacio de la 27a.
Rosa naskiĝis en 1898, kaj estis edukita en klera sed malriĉa familio. Pro sia malbona sankoniĉaro, ŝi estis dum la infanaĝo edukita hejme de sia patrino, kiu estis instruistino. En 1915 ŝi ekstudis skulptarton en la madrida Reĝa Akademio pri Belartoj de Sankta Fernando. Tie ŝi konatiĝis kun la pentristo Timoteo Pérez Rubio, al kiu ŝi geedziĝis en 1922 kaj kun kiu ŝi havis filon: Carlos, verŝajne kiu plej ludis gravan rolon en ŝia vivo. Pri skulptarto, ŝi devis rezigni en 1918 pro sankialoj, kaj tiam ekis ŝia kariero kiel verkisto.
La edzo ricevis stipendion de la Akademio de Hispanio por studi arton en Romo, kaj tie ili loĝis inter 1922 kaj 1927[[]]. Tiutempe, la legado de Portrait of the Artist as a Young Man (Portreto de la artisto kiel juna viro), de James Joyce, instigis ŝin al kreado de sia unua verko: Estación, ida y vuelta (Stacidomo, ire kaj reen), kiu tre plaĉis al aliaj verkistoj kiel Ortega y Gasset, Concha Méndez, Alberti kaj Juan Ramón Jiménez. Ŝi ricevis influojn ankaŭ de Freud kaj Nietzsche.
Kiam ekis la milito, Timoteo estis soldato, kaj ambaŭ subskribis la Manifeston de la kontraŭfaŝisma intelektularo, kaj siaflanke Rosa kunlaboris kun la respublikema gazetaro kaj laboris kiel san-flegisto. Kiam la milita situacio iĝis ege danĝera por garantii la taŭgan konservadon de la artaĵaro meze de la atakata Madrido, la registaro decidis elirigi la pentraĵojn de la Muzeo Prado, kaj Timoteo zorgis pri tio. Dekomence el Madrido al Valencio, poste al Francio kaj Svisio, oni plenumis tion ĉion meze de ĉiaj enormaj malfacilaĵoj. Kiam li finis meti en sekurecon la muzean trezorartaĵaron, li estis ege malriĉa. Dume, Rosa rifuĝiĝis unue en Francio kaj poste en Grekio por protekti la filon. La rilato al la edzo komencis tiam estiĝi malproksimema, nur respektomontra kaj senpasia.
Post la milito, ili ekziliĝis en Brazilon. Tiam ŝi kunlaboris en gazetoj kaj beletraj suplementoj kaj faris tradukojn el la franca kaj la angla. La familio ege malriĉis tiam.
Ŝi revenis al Hispanio en la 1960-aj jaroj, sed por mallonge ŝi vivis foje kaj foje inter Rio-de-Ĵanejro kaj Madrido. Tamen la definitiva integriĝo iĝis malfacila parte pro ŝia nekonformiĝemo, parte pro la malfacilaĵoj, kiujn trairis tiutempe la lando. En la unuaj jaroj de la Hispana Transiro al la Demokratio, aŭtoroj kiel Julián Marías, Pere Gimferrer kaj Ana María Moix remalkovris ŝin. La publikigo en 1976 de Barrio de Maravillas (Kvartalo Maravillas), romana trilogio bazita sur ŝiaj personaj rememoroj de infanaĝo kaj adolesko, signifis ŝian rekonon kiel verkisto. Sekve de tio ŝi ricevis plurajn premiojn kaj honorojn. Tamen okazis ankaŭ du elreviĝoj: ŝi ne estis elektita ano de la Hispanlingva Akademio kaj same ŝi ne ricevis la Cervantes-premion.
Post la morto de la edzo en 1977 ŝi ekloĝis definitive en Hispanio. Tiu lasta etapo de ŝia vivo estis la plej fekunda el verkista vidpunkto. Dum siaj lastaj jaroj, ŝi suferis pro soleco kaj pro monmankaj malfacilaĵoj. Jam estante 90-jaraĝa ŝi komencis ankaŭ misfarti. Iom forgesita, ŝi forpasis en 1994.
Sed ŝi lasis, krom la jam menciitajn verkojn, grandan kvanton de romanoj, noveloj, poemoj, taglibroj kaj recenzoj. Ĉefe ŝiaj taglibroj estas nemalhaveblaj historiaj fontoj ege utilaj por kompreni kia estis la vivo de virinoj, de homoj, en la 1930-aj jaroj. Ŝi konservis en siaj vivo kaj verkaro fortan fidelon al la respublikema Hispanio. Tio igis ŝin neadaptebla rifuzanto kaj de tio, kion ŝi trovis dum la ekzilo, kaj de la senengaĝiga kaj konsumisma lando, kiun ŝi retrovis je sia reveno.