Rosa REGÀS Pagés (Barcelono, 11a de novembro 1933 - Llofriu, 17-a de julio 2024 (90-jaraĝa)) estis hispana verkistino, tradukistino kaj eldonistino, ricevinto de pluraj premioj kaj omaĝoj, el kiuj menciindas la Premio Nadal, la Premio Planeta, la Premio Biblioteca Breve, la Premio Ciudad de Barcelona, la Premio José Luis Sampedro kaj la franca Honora Legio. Inter 2004 kaj 2007 ŝi estis direktorino de la Nacia Biblioteko de Hispanio.
Ŝi devenis el klera familio, kaj pasigis la tempon de la Hispana Enlanda Milito en Francio ekde kiam ŝi estis ses-jaraĝa, en lernejo kiun la franca pedagogo Célestin Freinet kaj lia edzino havis en Vence. Revenintan, avoj metis ŝin en internulejon de monaĥinoj.[1] Ŝi studis Filozofion kaj Beletrojn kaj gradiĝis en la fako Filozofio en la Universitato de Barcelono. Ŝi laboris en la eldonejo Seix Barral de 1964 ĝis 1970, kiam ŝi fondis la eldonejon La Gaya Ciencia, kaj la revuojn Arquitecturas Bis kaj Cuadernos de la Gaya Ciencia (1976).
De 1983 ĝis 1994, ŝi foje servis kiel tradukistino al Organizoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Novjorko, Nairobo, Vaŝingtono, Parizo ktp. Inter 1994 kaj 1998, ŝi direktoris la Usonan Ateneon de la Casa de América de Madrido kaj, de 2003 ĝis 2007, ŝi estis ĝenerala direktorino de la Nacia Biblioteko de Hispanio.
En 1991 ŝi publikigis Memoria de Almator, sian unuan romanon. En 1994 ŝi ricevis la Premion Nadal per la romano Azul, historio de amo kaj maro kiu famigis ŝin. Sekvis Viaje a la luz del Cham (1995), pri la restado de la verkistino en Sirio, kaj Luna Lunera (1999), de stilo membiografia kaj agado okazanta en Barcelono dum la postmilito kaj per kiu ŝi ricevis la Premion Ciudad de Barcelona de Narrativa.
En 2001, li ricevis la 50an okazon de la Premio Planeta per trilera romano, La Canción de Dorotea, pri la malkovroj fare de profesorino de molekula biologio en kampardomo. En 1999 Nativel Preciado iĝis finalisto de la Premio Planeta per sia romano El egoísta, dum Carmen Posadas ricevis la premion pro sia romano Pequeñas infamias; estis la unua fojo en kiu virinoj estis kaj venkinto kaj finalisto de tiu premio. La dua fojo okazos en 2001 kiam Rosa Regàs venkis per La canción de Dorotea kaj Marcela Serrano estis finalisto per Lo que está en mi corazón.
Alia elstara verko estis Diario de una abuela de verano, kiu estis adaptita al televido per serio samtitolo.
• Intervjuo de Luis Ordóñez por La verdad de cada 1