Rotango | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Daemonorops draco
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genera
| ||||||||||||
Calamus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La rotangpalmoj (aŭ simple rotangoj) kreskas kiel grimpantaj palmoj (genro kalamo "Calamus") en la tropikaj pluvarbaroj de sudorienta Azio. La genro havas 340 speciojn kaj tiel ĝi estas la plej specioriĉa palma genro. La stangokreskaĵo prezentas rapidan kreskon kaj atingas eĉ la longon de ĝis 150 metroj. La ligno de la rotangpalmo estas, kvankam same forta, pli fleksebla ol tiu de aliaj arbospecioj. Pro tio oni proponas kelkfoje viŝi aŭ akvoŝpruci la rotangon, por ke ĝi ne perdu sian flekseblecon.
La termino rotango venas el la malaja lingvo (tie: rotan).
La tratranĉo de rotanga bastono montras poran strukturon de la ligno, donanta al rotango facilan pezon kaj specifan elastecon. La plej konata uzo de rotango estas la korbaĵoj kaj plektitaj mebloj ekz. seĝoj kaj seĝegoj. Pro efiko de vaporo, la rotanga materialo iĝas mola kaj elasta, konvena por plektado.
Rilate al prilaboro oni distingas 3 diversajn metodojn:
La nedispecigitaj tigoj kun glataj, brilaj surfacoj uzatas por promenbastonetoj, tapiŝ-frapiloj kaj tubobastonetoj. Ankaŭ diversaj batalartoj (ekz. Modern Arnis) uzas batalbastonojn el fortika rotanga ligno.
La dikaj partoj de la trunko uzatas por mebla skeleto.
El la 5 metrojn longaj strioj kun glata ekstera surfaco, tranĉitaj el la burĝona surfaco, oni faras fortikan plektaĵon por meblaĵoj.