La historia urbocentro disponas pri pluraj vidindaj trabfakaj domoj el la mezepoko. Super la urbaj domoj tronas mezepoka fortikaĵo, la Burg Rothenfels, kiu ne nur estas pitoreska ekskursejo, sed ankaŭ konferencejo kaj junulargastejo. La estraron de la konferencejo kaj junulargastejo, kiu ekde 2023 organizas ampleksan renovigon, gvidas la esperantistino Claudia Hamelbeck.[1][2]