Roudnice nad Labem (germaneRaudnitz an der Elbe) estas urbo en Ĉeĥio kun 12 823 loĝantoj (2024) situanta en Bohemio sur la maldekstra bordo de rivero Elbo.
Al la urbo apartenas apuda vilaĝo Podlusky.
La unua dokumenta mencio okazis en la jaro 1167. La sinjorujo estis posedaĵo de la pragaj episkopoj, kiuj ĉi tie en la 13-a jarcento lasis konstrui burgon de la franca tipo. Roudnice iĝis urbo antaŭ la jaro 1279. La pragaj episkopoj kaj ekde la jaro 1344 ĉefepiskopoj proprietis la urbon ĝis la husanaj militoj en la jaro 1421 konkeris la urbon husanoj, poste posedantoj alternis. Industria evoluo estas kunigita kun alkonduko de fervojo en la 19-a jarcento. En la jaro 1910 estis konstruita nova ponto, en kies fundamentoj estas masonigita la malnova ponto.
En la jaroj 1652–1684 sur la loko de la burgo Lobkovic-anoj igis konstrui monumentan barokan kastelon. La kvarala, duetaĝa konstruaĵo kun rajdistejo kaj parko estis sidejo de armea muziklernejo. La kastelo ne estas publike alirebla, en la eksa rajdistejo estas galerio de belaj artoj de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. La kolektaro el Roudnice estis transveturigita en kastelon en vilaĝo Nelahozeves.