Roŝ jeŝiva aŭ Jeŝivestro (hebree ראש ישיבה, en pluralo hebree roŝej jeŝiva, anglece roŝ jeŝivas) estas la titolo donita al la dojeno de Talmuda akademio (jeŝivo). Ĝi estas kunmetita vorto de la hebreaj vortoj roŝ ("kapo") kaj jeŝiva (lernejo de religia juda edukado). La roŝ jeŝiva estas postulita havi kompletan sciaron de la Talmudo kaj la kapablon analizi kaj prezenti novajn perspektivojn, nome ĥiduŝim ("noveloj") parole kaj ofte presite.