Roșiorii de Vede | |||
---|---|---|---|
municipo de Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | rumania Valaĥio | ||
Distrikto | distrikto Teleorman | ||
Poŝtkodo | 145100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 294 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 4′ N, 24° 58′ O (mapo)44.06500624.9655094Koordinatoj: 44° 4′ N, 24° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 32 m [+] | ||
Areo | 152,56 km² (15 256 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Roșiorii de Vede [+] | |||
Roșiorii de Vede [roŝiorij de vede] estas urbo kaj municipo en la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi estas inter la plej malnovaj urboj de la lando kaj iam estis ĉefurbo de la regiono/distrikto Teleorman. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 22 294 loĝantoj sur areo de 152,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 146 loĝantoj/km².
En la germana lingvo ĝi havas la nomon Russenart, kiun unuafoje (en 1385) notis la germanaj pilgrimantoj Peter Sparnau kaj Ulrich von Tennstadt, kiuj revenante de Jerusalemo ripozis en la urbo. Kredeble ili derivis la nomon de la loka nomo Ruși (rusoj).
La urbo estas iom grava fervoja nodo, kie kunvenas fervojaj linioj el kvin direktoj.