Ruĝaventra papago | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paro de ruĝaventraj papagoj, iĉo maldekstre kaj ino dekstre
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ruĝaventra papago (Poicephalus rufiventris) estas specio de Afrikaj papagoj el genro Poicephalus. Ili estas relative malgrandaj papagoj ĉ. 23 cm je longo kun plejparte grizece verda plumaro. Distinga eco de tiu ĉi specio, kiu apartigas ĝin de aliaj specioj de la sama genro, estas brile ruĝece oranĝkoloraj ventroj de la iĉoj. Ventroj de inoj estas same verdecaj kiel aliaj partoj de ilia plumaro.
Ruĝaventra papago estas relative malgranda birdo kiu longas 23 cm kaj pezas ĝis 140 g. Ĝia plumaro estas plejparte grizece verda, pli grizeca ĉe supraj/dorsaj partoj, pli verdeca ĉe la malsupraj/ventraj. Plenkreskaj birdoj havas verdajn "pantalonojn" el plumoj sur kruroj, ruĝajn irisojn kaj malhele grizajn bekojn. La specio havas prominentan seksan duformismon, ĉar plenkreskaj iĉoj havas tre brile ruĝece oranĝkolorajn brustojn kaj ventrojn, dum brustoj kaj ventroj de inoj estas verdaj aŭ grizece verdaj. Malsimile de plejparto de aliaj sekse duformaj papagoj, tiu ĉi duformismo observeblas tre frue, eĉ antaŭ la unua mudo. Ĝi rimarkeblas eĉ ĉe junaj birdidoj kiuj ankoraŭ ne elnestiĝis.[2]
Ruĝaventra papago nestas en arbotruoj. La ovoj estas blankaj kaj plej kutime tri po ovaro. La ino kovas la ovojn dum averaĝe 28 tagoj kaj la idoj elnestiĝas post ĉ. 63 tagoj post eloviĝo.[2]