![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() El la tri samgenraj specioj, L. ruficrista estas la plej suda
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝkresta otido (Lophotis ruficrista) estas granda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Angolo, Bocvano, Svazilando, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Zambio, kaj Zimbabvo.[1]
La Ruĝkresta otido estas ĝis 50 cm longa kun maksimuma pezo de 680 g.[2] La plumaro de la flugiloj falditaj sur la dorso estas markita per V-formitaj ŝablonoj de hela kremkoloro kun iom da blanko ĉe la flankoj. Brustaj plumoj estas nigraj. Kruroj estas palflavaj kaj piedoj grizaj.
Tipa specimeno de Otis ruficrista Smith [3] ekzistas en la kolekto de la Naciaj Muzeoj de Liverpool en la World Museum, kun la numero D56 (maskla plenkreskulo). La specimeno estis kolektita en “Country between Latakoo and the Tropic of Capricorn”, Sudafriko fare de Andrew Smith.[4] La specimeno estis aĉetita el la Sudafrika Muzeo,[5], venis al la nacia kolekto de Liverpool pere de la kolekto de Edward Smith-Stanley, grafo de Derby, kaj heredis ĝin la lokanoj de Liverpool en 1851.[4] Estas plia tipa specimeno en la birdokolekto de la Naturhistoria Muzeo de Tring, Hertfordshire.
La masklo havas grizbluan kapoplumaron kun areo de ruĝetaj plumoj sur la nuko, kio nomas la specion per ambaŭ nomoj. Kiam maskloj altiras inojn, la plumoj de ilia vertico leviĝas por formi kreston kaj tiuj de la gorĝo kaj kolo ŝveliĝas. La inoj kaj la nematuruloj havas brunajn anstataŭ grizajn kapoplumojn.
Ruĝkresta otido vivas en diversaj medioj: seka savano, malferma arbaro, dorna arbustaro, sed foje ankaŭ malseka arbaro. Ĝi estas sidlokema pli ol migranta birdo.
|