Rudolf Vrba | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Walter Rosenberg | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1924 en Topoľčany | ||||
Morto | 27-an de marto 2006 (81-jaraĝa) en Vankuvero | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Etno | judoj • slovakoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado (1972–) Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gerta Vrbová (en) (1947–1957) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmakologo kuracisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Farmakologio kaj Holokaŭsto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rudolf 'Rudi' VRBA (naskiĝis la 11-an de septembro 1924 en Topoľčany (Ĉeĥoslovakio) kiel Walter Rosenberg, mortis la 27-an de marto 2006 en Vankuvero) estis emerita profesoro en farmakologia kaj terapeŭtika fako de la Universitato de Brita Kolumbio en Kanado. Li akiris mondkonatecon en 1944, kiam en tiujara aprilo li kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis el la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) en Pollando kaj informis la aliancanojn pri la amasmurdado. Vrba kaj Wetzler estis du judoj el la kvin sukcese eskapintaj homoj. Li verkis la 32-paĝan protokolon de koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), kiu estis pruvaĵo eĉ en la Nurenbergaj procesoj. Ĉar li laboris en ĉiu parto de la murdejo, li povis detale priskribi la fiagojn en Auschwitz (Aŭŝvico).
Li volis per tiu protokolo atentigi la sekvajn viktimojn, la hungarajn judojn. (Oni konstruis novajn relparojn al la gaskameroj kaj oni aŭdis interparoli la naziojn, ke alvenos "hungara kolbaso".)
La hungaraj judoj ne aperigis la dokumentojn, ĉar timis la interkonsenton kun la germanoj. La minacoj de la aliancanoj savis nur judojn de la hungara ĉefurbo. La guberniestro Miklós Horthy malpermesis la deportadojn la 9-an de julio 1944.
En 1945 Vrba oficiale ŝanĝis sian german-sonan nomon kaj translokiĝis al Prago, kie li laboris ĉe la Praga Teknika Universitato kaj akiris doktoran titolon pro sia verko pri la metabolo de butera acido. Li elmigris en 1958 al Israelo, kie li laboris du jarojn ĉe Instituto Weizmann de Sciencoj, poste veturis al Anglio en 1960, kie li laboris dum du jaroj en Neŭrofizika Esplora Unuo en Carshalton (Surrey) kaj plenumis 7 jarojn ĉe Brita Medicina Esplora Konsilio. En 1963 li publikigis sian memoraĵaron, Escape from Auschwitz: I cannot forgive (= eskapo de Aŭŝvic: mi ne povas pardoni). Li ricevis la britan ŝtatanecon en 1966.
Vrba elmigris al Kanado en 1967, ricevis la kanadan ŝtatanecon en 1972 kaj laboris ĉe diversaj medicinaj esplorinstitutoj.
En 2006 li mortis pro kancero.