Rumburk | |||
germane Rumburg, suprasorabe Romjbor | |||
urbo | |||
Luzacia placo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rumburk | |||
Kromnomo: Malgranda Parizo de nordo | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Rumburk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Ŝluknova montetaro | ||
Najbaras kun | Seifhennersdorf Germanio, Neugersdorf Germanio | ||
Rivero | Mandava | ||
Situo | Rumburk | ||
- alteco | 387 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 57′ 06″ N 14° 33′ 26″ O / 50.95167 °N, 14.55722 °O (mapo) | ||
Areo | 24,69 km² (2 469 ha) | ||
Loĝantaro | 10 861 (2024) | ||
Denseco | 439,89 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 408 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562777 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rumburk | |||
Retpaĝo: www.rumburk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Rumburk (IFA:[ˈrʊmbʊrk]; germane Rumburg, suprasorabe Romjbor, kromnomata Malgranda Parizo de nordo) estas urbo en la plej norda parto de Ĉeĥio, en distrikto Děčín en Ŝluknova terlango. Vivas ĉi tie 10 861 loĝantoj (2024). La urbo situas en Ŝluknova montetaro kaj trafluas tra ĝi rivereto Mandava. En Rumburk estas limpasejoj ĝis germanaj urboj Seifhennersdorf kaj Neugersdorf. Rumburk estis fama pro tekstila produktado kaj produktado de la t.n. rumburkaj stovoj, kiujn ĉi tie fabrikis firmao Rukov, kaj pro pluaj produktoj. En la urbo en la jaro 1918 okazis ribelo de soldataj revenintoj el rusa militkapto. Dek partoprenintoj estis ekzekutitaj kaj pluaj estis malliberigitaj en Malgranda fortikaĵo en Terezín. En areo de kapucena monaĥejo troviĝas pilgrima Loretana kapelo konstruita komence de la 18-a jarcento. Temas pri plej norde situanta konstruaĵo de sia speco en la mondo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Seifhennersdorf, Krásná Lípa, Jiříkov, Varnsdorf, Šluknov, Staré Křečany kaj Ebersbach-Neugersdorf.
Pro sia ekspoziciemo, kvanto da restoracioj kaj amuzigaj entreprenoj la urbo estis de komence de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1945 kromnomata Malgranda Parizo.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.
Viroj el Rumburk soldatiĝis plimulte al la 42-a infanteria regimento en Terezín. Rekrutiĝintaj estis 4000 viroj, dum al fino de la milito revenis 3698 da ili, el tio 302 falis aŭ estis proklamitaj kiel mankatoj. Unu jaro post eksplodo de la milito - la 25-an de majo 1915 – estis ĝis Rumburk alikomandita la 7-a pafista regimento el Plzeň, en kiu estis garnizono nenur el Plzeň, sed ankaŭ el Rokycany, Rakovník kaj Domažlice. Kun tiu ĉi regimento venis ĝis Rumburk 1200 viroj. La garnizono estis lokigita en knaba lernejo en Rumburk.
Rumburka ribelo estis reago pro nesufiĉa kaj malbona provizado, nepagitaj solduloj kaj ĉikanado elflanke de germanaj oficiroj. Ĝi eksplodis je la sesa horo matene marde la 21-an de majo 1918 kaj ankoraŭ la saman tagon mallongtempe post la naŭa vespere subpremita sub monteto Chotovický vrch ĉe Nový Bor. La ribelintoj estis ekzekutitaj en Rumburk kaj en Nový Bor. Tri iniciatintoj kaj gvidantoj de la ribelo Stanko Vodička, František Xaver Noha kaj Vojtěch Kovář estis pro elpreno de militjuĝo kondamnitaj al mortpuno kaj la 29-an de majo 1918 frumatene pafmortigitaj.
La militjuĝo eksidis en Rumburk en eksa kastelo kaj en Nový Bor, kaj kondamnis al mortpuno ankoraŭ pluajn sep gvidantojn de la ribelo, kiuj estis la 29-an de majo vespere ankaŭ ekzekutitaj per pafmortigo. Al pluaj dek kvar kondamnitoj al mortpuno estis fine la verdikto "mildigita" al multjara malliberigado. El pli ol 580 akuzitaj ribelintoj estis da ili 116 pro puno senditaj al batalfronto kaj la resto estis malliberigita en la terezina fortikaĵo. En la jaro 2008 en Rumburk okazis solenoj al naŭdeka datreveno de Rumburka ribelo. Laŭ temo de la ribelo estis filmita filmo Hvězda zvaná Pelyněk (Stelo nomata Artemizio). Stanko Vodička petis antaŭ sia ekzekuto evangelian pastron Georg Döll transdoni leteron por adiaŭo kaj sian nazumon al sia familio. Nun li estas sepultita en tombejo en Plzeň. En la jaro 1951 estis por memorigo de la ribelintoj en la urban parkon instalita statuo Nehumiligita de Vendelín Zrůbecký.[1]
La 15-an de julio 1934 estis en Rumburk senvualigita minumento al 302 rumburkaj civitanoj, kiuj falis en la unua mondmilito
La 2-an de oktobro 1938 estis la teritorio de Rumburk komune kun la tuta Ŝluknova terlango laŭ Munkena interkonsento aneksita fare de Wehrmacht. Je kvar tagoj pli poste alveturis trarigardi Rumburkon Adolf Hitler. Post tio Urba ofico Rumburk eldonis proklamilon pri tio, ke ĝis la 13-a de oktobro devas esti transdonitaj ĉiuj armiloj.
Post la 15-a de decembro 1946, do post ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio (ellandigitaj estis el la urbo kaj ties plej proksima ĉirkaŭaĵo 26 255 loĝantoj), restis en Rumburk 623 civitanoj de germana nacieco.
Nokte el la 13-a je la 14-a de oktobro 1950 estis fare de KNS kaj milicoj atakitaj viraj monaĥejoj en Ĉeĥoslovakio. Per la sama maniero estis likvidita ankaŭ monaĥeja preĝejo en Rumburk kaj ĉi tieaj religiuloj estis internigitaj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 9 090 |
1880 | 10 142 |
1890 | 14 602 |
1900 | 10 388 |
1910 | 10 544 |
1921 | 9 093 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 466 |
1950 | 9 300 |
1961 | 9 459 |
1970 | 9 095 |
1980 | 10 255 |
1991 | 10 789 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 11 024 |
2011 | 10 770 |
2014 | 11 155 |
2016 | 11 179 |
2017 | 11 095 |
2018 | 11 094 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 11 082 |
2020 | 11 036 |
2021 | 10 381 |
2022 | 10 679 |
2023 | 10 937 |
2024 | 10 861 |
La urbo dividiĝas en tri lokajn partojn, kiuj respondas al tri katastraj teritorioj. Ĉeĥa statistika ofico membrigas la teritorion de urbo en 23 bazajn sidej-unuojn.
En la pasinteco Rumburk havis tiujn ĉi partojn:
|