Rupela otido

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rupela otido
En Nacia Parko Namib-Naukluft
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Heterotetrax
Sharpe, 1894
Specio: Rupela otido

H. rueppelii

Heterotetrax rueppelii
Wahlberg, 1856[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rupela otido (laŭ la scienca nomo Heterotetrax rueppelii, sed ankaŭ Namiba otido laŭ teritorio) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Sudokcidenta Afriko. La nomo estas omaĝo al Wilhelm Rüppell, germana esploristo, kolektisto kaj natursciencisto.

La Rupela otido estas malgranda otido, nur 60 cm longa. La kapo kaj kolo estas grizaj, kun nigraj strioj laŭlonge de la gorĝo (malpli klaraj ĉe inoj), tra la okuloj kaj kolflanke kaj kun blankaj vangoj. La korpo estas sablobruna supre kaj blanka sube. La kruroj estas sablokolore flav-brunaj.

La Rupela otido estas indiĝena de sudokcidenta Afriko en suda Angolo kaj okcidenta Namibio.[2] Ĝi estas unu el la 13 indiĝenaj birdospecioj troveblaj en la okcidenta parto de Namibio. La birdohabitato estas areoj kun malalta pluvokvanto kiel ĉe dezertoj, ebenaĵoj, kaj savano, kie ilia escepte bone disvolvigitaj kapabloj ludas gravan rolon por ilia survivado kaj sekurecoy. Ĝi ofte troviĝas en la Namibranda Natura Rezervjo, ĉe Mirabib kaj Ganab en la Nacia Parko Namib-Naukluft, ĉe Bloedkoppie, kaj ĉirkaŭ Spitzkoppe.

La Rupela otido estas kutime monogama sed foje reproduktiĝas en grandaj familigrupoj. La ino demetas ovojn la tutan jaron kaj pinta sezono okazas el februaro ĝis majo. Nestojn ili faras inter rokoj kaj ŝtonoj foje kun iom da plantakovro. Ili povas demeti po 1–3 ovojn en unu reprodukta ciklo kaj tiuj estas kovataj nur de la ino. La Rupela otido estas ĉiomanĝanta, kaj havas dieton ĉefe de senvertebruloj, malgrandaj reptilioj kaj termitoj, kvankam ili manĝas ankaŭ foliojn kaj semojn. Ili manĝas kutime per plukado surgrunde dum marŝado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1856. Öfversigt af Kongliga Vetenskaps-Akademiens Förhandlingar 13, p.174
  2. Collar, N.J.. (1983) “The bustards and their conservation”, Bustards in decline. Jaipur: Tourism and Wildlife Society of India, p. 244–257.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Band 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona 1996, (ISBN 8487334202).
  • Burger, Pompie. “Bird's-Eye View - Rüppell's Korhaan.” Travel News Namibia, 30 Sept. 2015, [www.travelnewsnamibia.com/activities/birding/birds-eye-view-ruppells-korhaan/].
  • “Eupodotis Rueppellii (Rüppell's Korhaan).” Biodiversity Explorer The Web of Life in Southern Africa, [www.biodiversityexplorer.org/birds/otitidae/eupodotis_rueppellii.htm].
  • “Ruppell's Korhaan | Namibia.” Cardboard Box Travel Shop, 1998, [www.Namibian.org/travel/birds/ruppells-korhaan.html].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]