Russell Banks

Russell Banks
Persona informo
Russell Banks
Naskiĝo 28-an de marto 1940 (1940-03-28)
en Neŭtono
Morto 7-an de januaro 2023 (2023-01-07) (82-jaraĝa)
en Saratoga Springs
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Chase Twichell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo scenaristo
verkisto
romanisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Russell Earl BANKS (la 28-an de marto 1940 en Newton, Masaĉuseco, Usono - la 7-an de januaro 2023) estis usona verkisto kaj poeto kiu verkis romanojn, novelojn kaj librojn de poezio. Liaj libroj estis tradukitaj en dekojn da lingvoj kaj lia libro The Sweetness After (La Dolĉeco Poste) eĉ estas adaptita al sukcesa filmo.

Li studis ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill kaj poste vivis en Novjorko. Li estis edziĝinta al la usona poeto Chase Twitchell.

Kiel romanverkisto, Banks estis plej konata por siaj "detalaj raportoj pri hejma tumulto kaj la ĉiutagaj luktoj de ordinaraj ofte-marĝenigitaj roluloj".  Liaj rakontoj kutime rondiras ĉirkaŭ siaj propraj infanaĝaj travivaĵoj, kaj ofte reflektas "moralajn temojn kaj personajn rilatojn". La temoj traktataj en liaj verkaro varias de drogmanio, travivaĵoj de maturiĝo (kaj specife pubereco), seksa ekspluato de infanoj (do pedofilio) kaj perforto. La plej multaj el la roluloj-herooj estas membroj de la laborista klaso. Banks ofte priskribas la vivojn de marĝenigitaj grupoj en usona socio, kaj tial lia verkstilo estas realisma. [1]

Banks estis membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Beletero. Li gajnis literaturajn premiojn, inkluzive de la Premio Anisfield-Wolf(en 1999, por sia libro Cloudsplitter), la Premio John Dos Pesos kaj la Premio O Henry (Premio dediĉita al usonaj noveloj)

  • Family Life (1975)
  • Hamilton Stark (1978)
  • The Book of Jamaica (1980)
  • The Relation of My Imprisonment (1983)
  • Continental Drift (1985)
  • Affliction (1989)
  • The Sweet Hereafter (1991)
  • Rule of the Bone (1995)
  • Cloudsplitter (1998)
  • The Darling (2004)
  • The Reserve (2008)
  • Lost Memory of Skin (2011)
  • Foregone (2021)
  • The Magic Kingdom (2022)

Rakontaj kolektoj

[redakti | redakti fonton]
  • Searching for Survivors (1975)
  • The New World (1978)
  • Trailerpark (1981)
  • Success Stories (1986)
  • The Angel on the Roof (2000)
  • A Permanent Member of the Family (2013)
  • Waiting To Freeze (poetry) Waiting To Freeze (1969)
  • Snow (1974)
  • Invisible Stranger (1998)
  • Dreaming Up America (2008)
  • Voyager (2016)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Russell Banks – Student Encyclopedia (Ages 11 and up)". Student Encyclopedia. Arkivita de la origino la 10-an de majo 2013. Reprenita la 19-an de oktobro 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Literaturaj ligiloj