Rynoltice (germane Ringelshain) estas vilaĝo kaj municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 17 km okcidente de Liberec, 4 km nordoriente de Jablonné v Podještědí sur ŝoseo el Jablonné v Podještědí ĝis Chrastava, inter Luzacia montaro kaj Ještěda-kozákova montodorso, trafluuas tra ĝi rojo Panenský potok. Vivas ĉi tie 851 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zdislava, Hrádek nad Nisou, Bílý Kostel nad Nisou, Jablonné v Podještědí kaj Janovice v Podještědí.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1369.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 023 |
---|
1880 | 2 814 |
---|
1890 | 2 556 |
---|
1900 | 2 403 |
---|
1910 | 2 274 |
---|
1921 | 2 049 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 070 |
---|
1950 | 1 116 |
---|
1961 | 1 105 |
---|
1970 | 932 |
---|
1980 | 793 |
---|
1991 | 719 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 722 |
---|
2014 | 781 |
---|
2016 | 755 |
---|
2017 | 753 |
---|
2018 | 767 |
---|
2019 | 784 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 785 |
---|
2021 | 787 |
---|
2022 | 803 |
---|
2023 | 841 |
---|
2024 | 851 |
---|
- Rynoltice (Ringelshain)
- Černá Louže (Schwarze Pfütze) estas negranda domaro kun restoracio kaj kabana kampadejo. Apud ŝoseo situas kapelo el la jaro 1724.
- Jítrava (Pankratz)
- Polesí (Finkendorf) estas hodiaŭ ŝatata refreŝigeja loko, antaŭe temis pri kontrabandista domaro.
- Nová Starost
Tra la municipo kondukas fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa, troviĝas ĉi tie ankaŭ fervoja stacio, kiu estis en la jaro 2013 proklamita kiel la plej bela fervojstacia konstruaĵo en Ĉeĥio. Tra Rynoltice kondukas ŝoseo I/13.
- Georg Schicht (1849–1913), aŭstra entreprenisto
- Johann Schicht (1855–1907), aŭstra entreprenisto
-
Preĝejo de sankta Barboro
-
Fino de la preĝejo de sankta Barboro
-
Monumento ĉe la preĝejo al falintoj en la 1-a mondmilito
-
-
Restoracio Pod kaštany
-
Domo n-ro 75
-
Domo n-ro 3, detalo
-
Statuo de sankta Venceslao, en fono municipa ofico
Partoj de municipo Rynoltice (5) |
---|
|
|