Rábasebes [rAbaŝebeŝ] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. Sebes signifas hungare rapideta.
Rábasebes situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo, laŭ maldekstra bordo de Rába, fine de sakovojo. Csorna troviĝas 24, Győr 51, Budapeŝto 169 kilometrojn [1][rompita ligilo].
La unua mencio okazis en 1263. La turkoj plene detruis la vilaĝon en 1594, poste dum pluraj jaroj ĝi ne estis loĝata. En 1953 kolĥozo formiĝis. En Rábasebes migra poŝto servas.