Municipo Ráby (germane Raab) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, sub suda deklivo de monto kun burgo Kunětická hora, 5 kilometrojn norde de Pardubice ĉe neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 586 loĝantoj (2024). En blazono videblas frugilego kaj ŝaka bildo flavanigra anstataŭ blankanigra.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kunětice, Němčice kaj Staré Hradiště.
Vilaĝo, origine nomata Raab, pli poste Ráby, estis fondita enkadre de la t.n. raabigado en la jaroj 1777 - 1778 sur grundoj de estinta damcerva ĉasarbaro kaj de Podhorský korto okaze de Maria-Tereziana rearanĝo de katastraj distriktoj. Parto da grundoj estis atribuata al interesantoj, koloniistoj. En la vilaĝo komencis sian memstaran kulturadon 19 plejparte ĉeĥaj terkulturistoj. La nova domaro estis nomita laŭ František Antonín Raab, kortega konsiliano komisiita per realigo de la reformo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 303 |
---|
1880 | 330 |
---|
1890 | 293 |
---|
1900 | 257 |
---|
1910 | 232 |
---|
1921 | 243 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 255 |
---|
1950 | 360 |
---|
1961 | 387 |
---|
1970 | 345 |
---|
1980 | 451 |
---|
1991 | 515 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 551 |
---|
2014 | 580 |
---|
2016 | 557 |
---|
2017 | 549 |
---|
2018 | 545 |
---|
2019 | 551 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 567 |
---|
2021 | 575 |
---|
2022 | 569 |
---|
2023 | 594 |
---|
2024 | 586 |
---|
- Proksime de la vilaĝo fieras sur soleca monto dominanto de vasta ebenaĵa apudelba regiono burgo Kunětická hora.
- En domo de estinta ĉasista kasteleto el la jaro 1882, en arbaro inter burgo Kunětická hora kaj vilaĝo Ráby estas turisme atraktiva, ĉefe por infanoj, muzeo de mielkuko, t.n. "mielkuka dometo".
- En la 16-a jarcento sur teritorio de nuna vilaĝo Ráby familio de Pernštejn konstruigis duetaĝan renesancan kasteleton kun ĝardeno. Pli malfrue ĝi estis baroke rekonstruita. Nuntempe ĝi tute perdis sian originan karakteron, tamen ĝi estas protektata kiel memorindaĵo. Por publoko ĝi ne estas alirebla.
- En vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1820.
- Traba bieno n-ro 2.
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.