Rájec-Jestřebí estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Blansko, 5 km norde de urbo Blansko sur rivero Svitava kaj sur fervojlinio kuniganta urbojn Brno, Blansko kaj Česká Třebová. Vivas ĉi tie 3 732 loĝantoj (2024). Ĝi estas markata kiel Norda pordego de Moravia karsto.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Doubravice nad Svitavou, Černá Hora, Bořitov, Kuničky, Spešov, Ráječko kaj Petrovice.
Ĝis la jaro 1960 temis pri du municipoj, Rájec nad Svitavou kaj Jestřebí, tiuj sekve kuniĝis en unu urbon. La nomo de la urbeto estiĝis per unuiĝo de ambaŭ nomoj de la municipoj. Krom ili pluaj partoj de la urbo estas ankaŭ vilaĝoj Holešín kaj Karolín.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 032 |
---|
1880 | 2 130 |
---|
1890 | 2 297 |
---|
1900 | 2 448 |
---|
1910 | 2 911 |
---|
1921 | 3 006 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 251 |
---|
1950 | 3 300 |
---|
1961 | 3 427 |
---|
1970 | 3 506 |
---|
1980 | 3 576 |
---|
1991 | 3 521 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 562 |
---|
2014 | 3 663 |
---|
2016 | 3 707 |
---|
2017 | 3 674 |
---|
2018 | 3 689 |
---|
2019 | 3 737 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 749 |
---|
2021 | 3 605 |
---|
2022 | 3 672 |
---|
2023 | 3 725 |
---|
2024 | 3 732 |
---|
- poŝto
- bierfarejo
- distilfarejo
La fervoja stacio Rájec-Jestřebí troviĝas sur fervojlinio Brno - Česká Třebová meze de Rájec-Jestřebí.