Rásonysápberencs [rAŝonjŝAprerenĉ] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó.
Rásonysápberencs situas sur ebenaĵo (rande deklivoj), laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 15, Encs 25, Miskolc 30 km-ojn.
Pri iama komunumo Abaújsáp la unua mencio devenis el 1221.
Pri iama alia apuda komunumo Rásony [rAŝonj] la unua mencio devenis el 1326 en formo "Rasonwelge". En 1639 la turkoj okupis la vilaĝon kaj senhomiĝis.
Pri iama alia apuda komunumo Szárazberencs [sArazberenĉ] la unua mencio devenis el 1318 en formo "Barach". La turkoj okupis la vilaĝon kaj senhomiĝis. Baldaŭe slovakoj refondis la vilaĝon.
En 1938 la 3 vilaĝoj unuiĝis. En Rásonysápberencs migra poŝto servas.
En la iama Berencs naskiĝis historiisto József Csoma.