Réka Hagymási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1993 (31-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Réka Hagymási [hadjmAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hagymási Réka estas hungara kajakisto, mondĉampiono.
Réka Hagymási naskiĝis la 29-an de julio 1993 en Budapeŝto.
Réka Hagymási estis edukita en Dunakeszi, kie pro familia tradicio ŝi frue konatiĝis kun la kajakado. Ŝi estis kajakisto en sia naskiĝurbo inter 2001-2007, en Göd inter 2007-2011, poste en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝia plej konata trejnisto estis Ferenc Csipes, ŝiaj oftaj partneroj en kajako estis Ramóna Farkasdi, Ágnes Szabó (1995) kaj Erika Medveczky. Ŝi estis hungara ĉampiono okfoje inter 2015-2019 individue aŭ teame. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje en 2017 kaj 2019 duope, krome en eŭropa ĉampionumo ŝi venkis en 2017 duope en distanco 1000 m.