Rödental estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Coburg kaj en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la federacia lando Bavario. La komunumo havas areon de 49,97 kvadrataj kilometroj, kaj fine de la jaro 2022 ĝi havis 13 033 loĝantojn. La teritorio laŭ horloĝa direkto havas komunan limon kun Schalkau, Frankenblick, Neustadt bei Coburg, Ebersdorf, Coburg, Dörfles-Esbach kaj Lautertal.
En Rödental interalie naskiĝis Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, la edzo de la brita reĝino Viktoria, nome ĉe Kastelo Rosenau. Famekonatas krome la Eŭropa muzeo pri modernaj vitraĵoj troviĝanta en la apuda kastelparko. Alia vizitinda loko estas la eksa Abatejo Mönchroden.