Se ĉiuj homoj en la mondo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Si tous les gars du monde |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 24-a de februaro 1955 |
Daŭro | 113 min |
Ĝenro | dramo, aventuro |
Reĝisoro(j) | Christian-Jaque |
Scenaro | Robert Gys |
Filmita en | Francio |
Muziko de | Georges Van Parys |
S.O.S. Lutezia (ankaŭ en Esperanto Se ĉiuj homoj en la mondo angle If All the Guys in the World) (origina franca titolo: Si tous les gars du monde) estas franca filmo reĝisorita de Christian-Jaque en 1955. Ĝi gajnis BAFTA Premion en 1957, Crystal Globe-premion ĉe la Karlovy Vary Internacia Filmfestivalo en 1956 kaj Best Screenplay-Foreign Film-premion ĉe la San Sebastián Internacia Filmfestivalo en 1956,[1] same kiel Golden Laurel-gajninto ĉe la Edinburga Filmfestivalo. La filmo temas pri fiŝkaptistoj, kiuj malsaniĝas en la maro kaj la peno de radioamatoroj, pilotoj, stebardinoj kaj aliaj, kiuj helpas ilin.[2]
Franca fiŝkaptista ŝipskipo en Norda Maro iĝas senkapabligita post manĝado de poluita manĝaĵo en la mezo de ŝtormo. La rakonto sekvas la klopodojn de internacia kolekto de radioamatoraj operatoroj por liveri antidoton.[3]