La saĝo en la teologia medio estas atributo de Dio aŭ karakterizo de la homo iluminita el Alto. Ĝi manifestiĝas en la kreado kaj en la regado de la universo.
En la spiriteco de juda religio la saĝoprovizito estas la saĝulo kiu kapablas adekvate sinteni en la diversaj vivaj okazaĵoj, ĉar li konas la leĝon kaj vivas konformiĝante al ĝi. Ekzemplo de tiu saĝo estas reĝo Salomono.[1] Temas, do, pri saĝo kiu orientigas la penson kaj la konduton de la homo. Tiu idealo brilas en la Prisaĝaj libroj.
La interpreto praktikita de multaj kristanaj teologoj preferis, rilate multajn pasaĵojn de la Malnova Testamento parolantajn pri la Saĝo, ilin parolantigi pri la Sankta Spirito mem. Inter ili, unu por ĉiuj, Teofilo el Antioĥio.
Saĝo de Dio estas ankaŭ la maniero per kiu estas alvokita Jesuo [2] kaj lia identigo kun la Saĝo de la Malnova Testamento trovis larĝan konsenton inter la Patroj de la Eklezio.
Laŭ katolika, anglikana kaj parto de protestanta teologio, saĝo estas unu el la sep donoj de la Sankta Spirito, kiu kapabligas kompreni la supernaturajn realojn [3]. La saĝo distingiĝas el la "intelekto" dono de la Sankta Spirito ĉar ĝi ne temas pri nocia scio pri la diaj aferoj, sed ĝi enkondukas al la scio kaj kontemplado pri Dio mem [4].
La saĝo estas, laŭ difino de Sankta Tomaso de Akvino, supernatura vesto nedisigebla el la karitato (pro tio ĝia ĉeesto ne eblas en la animoj opresataj per la morta peko. Virte de tiu dono oni juĝas korekte pri Dio kaj pri la diaj aferoj pere de la lastaj kaj altegaj kaŭzoj: oni vidas la supernaturajn aferojn el la vidpunkto de Dio mem.
4 La saĝeco estis kreita antaŭ ĉiuj aferoj, kaj la prudenta kompreno de eterne. 5 [Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio, ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.] 6 La radiko de saĝeco: al kiu ĝi malkaŝiĝis? Kaj ĝiajn planojn: kiu scias? 7 [La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? Kaj kiu komprenas ĝiajn multajn vojojn?] 8 Unu estas saĝa, tre timinda,"(Siraĥ 1,1.4-8)
La saĝo estas la intima scio pri Dio: per ĝi oni persone kaj intime spertas Dion kaj liajn aferojn Verkas biblia profeto Jeremia: “33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros” (31, 33-34).
…