Saas-Almagell | |
---|---|
Blazono de Saas-Almagell | |
Saas-Almagell vidita de aviadilo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 05′ 39″ N 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 05′ 39″ N 7° 57′ 26″ O / 46.09417 °N, 7.95722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 390 (2007) |
Areo | 110,28 km² |
Alteco | 1 672 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3905 |
Komunumkodo | 6288 |
Situa mapo de Saas-Almagell | |
Saas-Almagell estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de Kantono Valezo, Distrikto Vispo; ĉirkaŭ 142 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 107 km (birdfluge) sude de Berno La komunumo najbaras Italion trans montpasejoj Antronapasejo (2 838 m) kaj Monte-Moro pasejo (2 868 m).
Ĝi kuŝas en Saasvalo, valo de rivero Saservispa, norde de la kunfluo de Saservispa kun dekstra alfluanto, rojo Furggbach.
La komunumo kulminas ĉe monto Strahlhorn (4 190 m de alteco); ĝiaj aliaj pintoj estas Rimpfischhorn (4 199 m) kaj Allalinhorn (4 027 m).
Ĝi entenas multenombrajn vilaĝojn kaj vilaĝetojn inter kiuj: Lehn, Chaischlittu, Unterkreuz, Zum Berg, Dorfplatz, Furrusand, Zerbriggu kaj Mattmark.
Ĝia ĉefa resurso estas turismo, la vilaĝoj havas multenombrajn hotelojn. Vintre estas skiadaj ejoj; somere komencoj de piediradoj.
En Saas-Almagell naskiĝis pluraj skiĉampionoj: gefratoj Pirmin kaj Heidi Zurbriggen, kaj Silvan Zurbriggen (malproksima kuzo[1]).
Sur la alto de la komunumo estas la baraĵa Mattmark-lago kiu kolektas la akvon de Allalin-Glaĉero, kaj el kiu elfluas rivero Saservispa.
La najbaraj Svisaj komunumoj estas okcidente: Zermatt, Täsch kaj Saas-Fee; norde: Saas-Grund; oriente: Simplon kaj Zwischbergen.
Sude estas la italaj komunumoj de Piemonto: Antrona Schieranco, Ceppo Morelli kaj Macugnaga.
|