Sabiñánigo Alto | |||
---|---|---|---|
loĝloko ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 0° 22′ U (mapo)42.51444444-0.37416666999999Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 22′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Sabiñánigo Alto [sabiNJAnigo ALto] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.
La loĝloko Sabiñánigo Alto mem estas en la okcidenta Valo Val Estrecha je du km de Sabiñánigo. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.
Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.
Dum la Hispana Enlanda Milito, Sabiñánigo Alto suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Sabiñánigo Alto oni malaltiĝis el 117 loĝantoj en 1980 ĝis nunaj 43 loĝantoj (2019).
La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo.