![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sabugal (stacidomo). |
Sabugal | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 544 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 7° 5′ U (mapo)40.35-7.0833333333333Koordinatoj: 40° 21′ N, 7° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 773 m [+] | ||
Areo | 822,7 km² (82 270 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sabugal estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Guarda, al la Centra regiono kaj al la subregiono Beira Interior Norte, kun ĉirkaŭ 2 800 loĝantoj. Ĝi estis altigita al kategorio de cidade (urbo) en 9a de Decembro 2004.
Sabugal estas sidejo de municipo kun 826,70 km² kaj 12 544 loĝantoj (2011) kaj estas dividita en 30 fregeziojn. La municipa teritorio limas norde kun Almeida, oriente kun Hispanio, sude kun Penamacor, sudokcidente kun Fundão, okcidente kun Belmonte kaj nordokcidente kun Guarda. Ĝi estas en la zono nomita Terras de Riba-Côa, same kiel Pinhel, Almeida, Mêda kaj Figueira de Castelo Rodrigo.
Ŝajne kie nun estas la kastelo en prahistoria epoko estis jam kastrumo, de kie poste oni kontrolis la romiajn vojojn kaj la transiradon de la rivero. De epokoj de ĝermanoj kaj islamanoj ne restis klaraj restaĵoj. En 1190, Alfonso la 9-a de Leono kreis la municipon Sabugal, kaj la urbo mem estis fondita ĉirkaŭ 1224, kiam oni ekkonstruis defendajn fortikaĵojn. La teritorion de Ribacôa estis konkerita el Leono fare de Denizo la 1-a (1279-1325), kiu donis foruon en 1296. La definitiva posedo por Portugalio okazis nur per la Traktato de Alcañices en 1297. Tiam oni plifortigis la limon, ĉefe per rekonstruoj de la kasteloj de Alfaiates, Almeida, Castelo Bom, Castelo Melhor, Castelo Mendo, Castelo Rodrigo, Pinhel, Sabugal kaj Vilar Maior.
Ankoraŭ dum la milito kontraŭ francoj la kastelo estis uzita de brit-portugaloj, kaj post la perdo de defendaj celoj, ĝi ruiniĝis, pro kio necesis postaj rekonstruoj.
La loĝantaro atingis pinton de pli ol 43 000 en 1950-aj jaroj, sed poste pro elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 12 000 loĝantoj; tio estas oni perdis pli ol du trionojn.
Sabugal havas la jenajn fregeziojn: