Sagan | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sagan |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2008, 1 jan. 2009 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo |
Kameraado | Michel Abramowicz |
Reĝisoro(j) | Diane Kurys |
Scenaro | Diane Kurys |
Filmita en | Parizo |
Muziko de | Armand Amar |
Rolantoj | Sylvie Testud • Pierre Palmade • Lionel Abelanski • Jeanne Balibar • Arielle Dombasle • Agnès Château • Alexia Stresi • Alexis Michalik • Bruno Wolkowitch • Chantal Neuwirth • Guillaume Denaiffe • Gwendoline Hamon • Hélène Arié • Jean-Claude de Goros • Jenny Arasse • Margot Abascal • Mathias Mégard • Silvie Laguna • Victor Sévaux • William Miller • Denis Podalydès • Guillaume Gallienne • Samuel Labarthe • Alain Stern • Rémy Roubakha |
IMDb | |
Sagan estas franca filmo de Diane Kurys aperinta en 2008. Ĝi estas biografia filmo pri la vivo de Françoise Sagan.
En 1958, Françoise Sagan, ankoraŭ ne estas 30-jara. Ŝiaj unuaj romanoj riĉigis kaj famigis ŝin. Ŝi ĝuas facilan kaj tumulto-plenan vivon, ĉirkaŭita de grupo de amikoj. La 8-an de aŭgusto samjare, en kazino de Deauville, ŝi vetas siajn lastajn ĵetonojn sur 8 kaj gajnas monsumon de 8 milionoj da frankoj, dank'al kiu, kelkajn horojn poste, ŝi aĉetas la domon, kiun ŝi luprenis por la somero apud Honfleur. Ne antaŭ-planinte ĝin, ŝi fariĝas bienulo kaj ĵuras, ke neniu iam ajn sukcesos forpeli ŝin de tiu loko. Kial, 40 jarojn poste, ŝi fariĝis nur gasto de tiu loko? Kiujn eventojn la juna prodiĝo de literaturo trapasis por troviĝi ruinigita kaj for de tiuj kun kiuj ŝi forbruligis tiujn jarojn ?