Saint-Jean-de-Galaure - jen france, prononco sɛ̃ ʒɑ̃ də ɡalɔʁ, okcitaneSant Joan de Galaura respektive arpitane aŭ frankoprovence Sant Joan de Goualôro - estas komunumo de Francio, kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2022 kiel nova komunumo per kunigo de la antaŭe sendependaj komunumoj La Motte-de-Galaure kaj Mureils, kiuj de nun havas la statuson de "delegitaj komunumoj". La administra sidejo estas en la loĝloko La Motte-de-Galaure. La nova komunumo situas en ladepartementoDrôme, okcitaneDroma, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (franceAuvergne-Rhône-Alpes, okcitaneAuvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence kaj al la kantono Saint-Vallier.
Komence de 2022 en la teritorio de la nuna komunumo vivis 1 258 loĝantoj sur areo de 13,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 95 loĝantoj/km².