Saint-Étienne-de-Fursac | |
---|---|
delegita komunumo (2017–) komunumo en Francio (–2016) vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Le Grand-Bourg |
INSEE kodo | 23192 [+] |
Poŝtkodo | 23290 |
Kodo laŭ INSEE | 23192 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Michel Monnet 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 816 (1 999) |
Loĝdenso | 26 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°08′45″N 1°30′48″O / 46.14583°N, 1.51333°O (mapo) Koordinatoj: 46°08′45″N 1°30′48″O / 46.14583°N, 1.51333°O (mapo) |
Alto | 316 m - 471 m |
Areo | 31,7 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 08′ 45″ Nordo 1° 30′ 48″ Oriento / 46.145833 °N, 1.513333 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Étienne-de-Fursac [+] | |
Saint-Étienne-de-Fursac estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 816 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Ĝi fakte formas unuigitan vilaĝon kun la apuda komunumo Saint-Pierre-de-Fursac.
Saint-Étienne-de-Fursac etendiĝas sur 31,7 km², kaj havis 816 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 26 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Étienne-de-Fursac situas je alteco de 471 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Étienne-de-Fursac apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Michel Monnet, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Saint-Étienne-de-Fursac apartenas al la kantono de Le Grand-Bourg, kies ĉefurbo estas Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.