Sajópüspöki [ŝajOpuspoki] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok. Püspök signifas: episkopo.
Sajópüspöki situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sajó (kontraŭe tra ponto troviĝas Bánréve), laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Ózd. Putnok troviĝas 7, Ózd 10, Borsodnádasd 23, Miskolc 43 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1263. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Inter 1969-1991 la municipo estis en Bánréve. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, migra poŝto.
Pozsonypüspöki | Püspökfalu | Püspökhatvan | Püspökladány | Püspökmolnári |
Püspökszilágy | Sajópüspöki | Szurdokpüspöki | Tiszapüspöki |