Sajószöged [ŝajOsoged] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tiszaújváros.
Sajószöged situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Miskolc-Debrecen, laŭ fervojo Tiszaújváros-Nyékládháza. Tiszaújváros troviĝas 6, Polgár 16, Emőd 17, Mezőcsát 19, Miskolc 28 km-ojn. Sajószöged preskaŭ kontaktiĝas kun Sajóörös.
La unua mencio devenis el 1327. En 1599 kaj en 1705 incendioj okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, gastejo, restoracio.