Sajóvámos [ŝajOvAmoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.
Sajóvámos situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj.
La unua mencio devenis el 1219 en latina formo "villa Vamus", kiu estis biencentro de familio Bebek. Ili konstruis fortikaĵon. Baldaŭe la komunumo iĝis grava doganejo, kelkfoje ankaŭ departementaj kunvenoj okazis tie, fine havis la rangon kampurbo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1599 la turkoj tie venkis la hungarojn, la urbeto detruiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.