Salar de Talar | ||
---|---|---|
salebeno, akvokolekta areo [+] | ||
Situo | Antofagasta, Ĉilio | |
- alteco | 3 933 m [+] | |
- koordinatoj | 23° 59′ 0″ S, 67° 41′ 0″ U (mapo)-23.98333333-67.68333333Koordinatoj: 23° 59′ 0″ S, 67° 41′ 0″ U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 501,2 km² (50 120 ha) | |
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | |
Salar de Talar | ||
Vikimedia Komunejo: Salar de Talar [+] | ||
Salar de Talar[1] estas 46-kvadratajn kilometrojn granda[2] salebeno (sekigita sala lago) situanta en la alta parto de la nordaj ĉiliaj Andoj, ĉe alto de 3.950 m.[2] Ĝi estas parto de aro de salaj lagoj kaj salaj ebenaĵoj ĉe la antaŭmontetoj de vulkana ĉeno laŭ la orienta flanko de la multe plej granda Salar de Atacama. La salan ebenaĵon limas okcidente Caichinque kaj oriente Cerro Medano. Tiu lasta estas monto kun apartaj grizaj kaj brunaj koloroj, kiuj bele kontrastas al la brila blanko de la surfaco de la salebenaĵo. Granda lafa fluo de la vulkanaro de Caichinque kreis du partojn, kiuj eniras en la Salar de Talar.[3]
La klimato en la regiono estas arida kun meza jara pluvkvanto de ĉirkaŭ 150 mm.[2] Salar de Talar estas parto de la seka centra anda regiono.