Salas Altas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22314 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 312 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 0° 4′ O (mapo)42.1152777777780.07138888888889Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 513 m [+] | ||
Areo | 20,735312 km² ( 207 3.5 312 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salas Altas [+] | |||
Salas Altas [SAlas ALtas] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, oriente de la valo de la rivero Vero, je ties maldekstro. Ĝi limas okcidente kun Santa María de Dulcis, norde kun Colungo, oriente kun Hoz y Costean, kaj sude kun Salas Bajas.
La loĝloko Salas Altas mem (513 msm)[1] estas je 64 km oriente de Huesca. Salas Altas (pli norde) kaj Salas Bajas (pli sude) estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-2208 kun Naval norde, kaj kun Barbastro sude.
La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. En 1845 aliĝis Asque.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Colungo kie oni malaltiĝis el 747 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 123 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de la 17-a jarcento kaj ermitejo, krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.