Salgueiro Maia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fernando José Salgueiro Maia | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1944 en Castelo de Vide | ||||
Morto | 4-an de aprilo 1992 (47-jaraĝa) en Santarém | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Castelo de Vide vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto revoluciulo vd | ||||
Aktiva dum | 1968– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando José SALGUEIRO Maia (Castelo de Vide, 1a de julio 1944 — Lisbono, 3a de aprilo 1992), estis portugala militisto. Li estis unu de la kapitanoj de la Portugala Armeo kiu estris la revoluciajn trupojn dum la Revolucio de la Diantoj de la 25a de Aprilo 1974, kiu finigis la diktaturon en Portugalio.
Li perdis sian patrinon en trafikakcidento estante 4-jaraĝa. Poste li sekvis sian patron, fervojiston, tra diversaj urboj. Li militistiĝis en 1964, oficiris en Militakademio, kaj estis sendita al kolonia milito.
En 1973 startis sekretaj kunsidoj de la Movimento das Forças Armadas kaj, Salgueiro Maia, estis unu el la kunordigantoj de la Movado. Post la 16a de Marto 1974 kaj la Insurekcio de Caldas, Salgueiro Maia, la 25an de Aprilo samjare, komandis kolumnon de blenditaj tankoj, el Santarém, ĝis Lisbono kaj sieĝis la ministeriojn instalitajn en Terreiro do Paço, kaj vespere, laŭ ordonoj de Otelo Saraiva de Carvalho el Pontinha, sukcesis atingi la kapitulacon de Marcello Caetano, en la kazerno Carmo, kiu transdonis la postenon de ĉefministro al António de Spínola. Salgueiro Maia protektis Marcello Caetano al la aviadilo kiu transportis lin al la ekzilo en Brazilo.
Post la revolucio, li malakceptis altajn ŝtatajn postenojn, male al aliaj portugalaj militistoj, kaj sekvis la militistajn karieron. Li mortis juna pro kancero.
Salgueiro Maia estas ĉefrolulo de la filmo Capitães de Abril (2000).