Salimbene de Adam | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1221 en Parmo | |
Morto | ĉ. 1288 en San Polo d'Enza | |
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto ordenfrato vd | |
Verkado | ||
Verkoj | «Chronica» (Kroniko) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frato Salimbene de Adam aŭ Salimbene el Parma (naskiĝis la 9-an de oktobro 1221, mortis ĉ. 1288) estis fratulo de la franciskana ordeno, fama kronikisto kies verko «Chronica» (Kroniko) estas grava fonto por la historio de Italio kaj, nerekte, de aliaj landoj.
Salimbene naskiĝis en Parmo en establo tute apuda al la baptejo de la Katedralo. Sur tiu loko hodiaŭ memortabelo tion memorigas. Li pasigis la unuajn 15 jarojn kun la patrina avino, kiu lin edukis eviti la malam societam kaj sekvi la bonam (la malbonan kompanion kaj sekvi la bonan). Li studis « Gramatikon », la unuan el la ses liberaj artoj.
La kvaran de februaro de 1238 li eniras la ordenon de Sankta Francisko malgraŭ la opono de la patro kiu male esperis per sekurigi posteulojn al sia familio ĉar jam lia pliaĝa filo laŭiris la saman vivelekton. Ĉar «nenio estas bona krom Dio» li elektas la nomon Salimbene (Sola Bono... Dio).
Li plenumas la novican periodon en Fano (Markio. Italio) kaj kompletigas sian formadon en Lucca kaj Siena; poste religiule agas en Pisa kaj Cremona. Du jarojn poste revenas al Parma (1247), tiam sieĝata de la imperia armeo, estas sendita al Francio por kompletigi kromajn studojn. Li haltiĝas en Liono, kie renkontas la papon Inocento la 4-a dum en Italio li jam konatiĝis kun la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Frederiko la 2-a. En Francio li havis okazon konatiĝi kun frato Ugo el Digne, admiranto kaj sekvulo de Joakimo el Fiore (Kalabrio, Italio), kiu lin igas asertanto pri la doktrinoj de la Kalabria Abato. Poste li revenis al Italio, kie taskiĝis gvidi la fration de Ferrara, Li ankoraŭ religie laboras en Faenza en Romanjo, Monfalcone (Emilia), Reggio Emilia, kie estis jam sepultita lia frato Gvido. Li eliris el vivo en 1288.
De Salimbene de Adam al oni alvenis nur kopio, parte kripla, de la Kroniko, skribita en latino kiu ofte pasas al la vulgara, tre riĉa je rakontoj kaj informoj, iom ke ĝi prezentiĝas kiel unu el fontoj de historio plej interesa de lia epoko. La aŭtoro prenis, kromimiti, ankaŭ el la Cronica Universalis Sicardo el Benevento apenaŭ lin aĝe kaj age antaŭanta.
Temas precipe pri kroniko pri la religia kaj politika vivo de Italio laŭ 120 jaroj (ekde 1168 al 1287), verkita per stilo multe persona, el kio traaperas la karakterizoj de aŭtoro kompleksa kaj multforma: kulturita kaj proksima al la popolo, spirita kaj arda, atento al la historio kaj ŝatanto de la Biblio. Diversaj detaloj montras liajn konojn kamparanajn: ekzemple la sufoka varmo kiu damaĝas tritikon, aŭ la maturiĝintaj fruktoj de la migdalarbo en Provenco kiam en Ĝenovo ili estas ankoraŭ apenaŭ florantaj.
Verko tiom viva kiom historie grava: bildigas laŭ viva maniero la fragilon de la militoj en la kolizio inter eklezio kaj Imperio, trajtigas figurojn de papoj kaj kardinaloj kaj virinoj kaj popolanoj, almozantoj kaj profetoj, ĉiuj observataj subokule.
Tiu verko utilas ankaŭ por rekonstrui la biografion de sia aŭtoro, kiu pri si en ĝi parolas per abundo de apartaĵoj de sia vivo kaj diversaj verkoj, kiuj tamen onin ne atingis.
Inter tiuj elstaris la "XII scelera Friderici imperatoris" (La dekdu krimoj de Frederiko imperiestro), verko trempita en polemiko, kiu poste, nome post la batalo de Vittoria de 1248, servis kiel kontraŭimperia propagandilo. En la sama Kroniko Frederiko la 2-a estas pentrita kiel avidema, kiu batalas kontraŭ la Eklezio nur por havi okazon alpropigi al si la bonaĵojn de la ekleziaj komunumoj.
Tamen, kvankam influita de kondiĉado de la ideologia antaŭjuĝo de la Apostola Seĝo, Salimbene, en sia Kroniko, ne komplete forfuĝas el la fascino de personeco de la Svevo, de li pasinte renkontita kaj estimita, pri kiu “ne mankis rimarkigi pozitivajn kvalitojn” [1].
Li mem raportas pri interveno de Frederiko la 2a, kiu, en letero al Frato Elia el Kortona, tiam ĝenerala ministro de la franciskana ordeno, petintus la revenon de Salimbene ĉe la patron, jam malaprobanto la elekton de la filo [1].
En la Kroniko, iuj kredis percepti dissemita ion de la profetismo kaj mistikismo de la abato Joakimo, aliaj tiujn spurojn ne trovas.