Salomvár [ŝalomvAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg.
Salomvár situas en valo laŭ traira flankovojo, Zala (rivero) preterfluas, fervojo Ukk-Slovenio preteriras 1 km-on. Zalaegerszeg troviĝas 17, Nova kaj Őriszentpéter po 22, Körmend 23, Szombathely 47, Budapeŝto 228 kilometrojn.
La unua mencio okazis pri vilaĝo en 1352 en formo "Salamonvara". La komunumo iĝis kampurbo en la 15-a jarcento. La apudaj marĉoj savis la urbeton de la turkaj atakoj. Vilaĝservoj estas lernejo, migra poŝto, ŝparkaso.
Komunumoj laŭ Zala (rivero) |
---|
Komunumoj |
|
---|
|