Samantha Harvey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Samantha Harvey | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1975 (50-jaraĝa) en Kent | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato Bath Spa - filozofio, kreiva verkado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto universitata instruisto mediprotektulo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Wilderness ❦ The Western Wind ❦ Orbital vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samantha HARVEY (naskita la 1-an de januaro 1975) estas angla verkistino. Ŝi gajnis plurajn literaturajn konkursojn. Ŝia unua libro, The Wilderness, kiu temigas la vivon de arkitekto kun Alzheimer-malsano, estis longlistigita en 2009 por la Premio Booker. En 2024 ŝi gajnis tiun ĉi premion por ŝia romano Orbital [1][2]. Verkinte kvar aliaj romanoj, en 2020 ŝi publikigis la memoraĵon La Senforma Maltrankvilo en kiu ŝi rakontis sian multjaran personan lukton kontraŭ sendormeco.
Samantha Harvey kreskis en Ditton, Kent. Harvey studis filozofion en la Universitato de Jorko. Ŝi kompletigis kurson pri kreiva verkado en Universitato Bath Spa en 2005 kaj estis aljuĝita doktorecon de filozofio pri tiu ĉi temo [3].
Ŝiaj noveloj aperis en Granta kaj BBC-Radio 4. Ŝi skribas recenzojn por The Guardian kaj The New York Times, kaj kontribuis eseojn kaj artikolojn al The New Yorker, The Telegraph, The Guardian kaj TIME, inter aliaj publikaĵoj.