Samuel Friedrich Diez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1803 en Neuhaus am Rennweg |
Morto | 11-an de marto 1873 (69-jaraĝa) en Meiningen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Casimirianum Akademio de Belartoj Munkeno |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Samuel Friedrich DIEZ (naskiĝinta la 19-an de decembro 1803 en Neuhaus am Rennweg, mortinta la 11-an de marto 1873 en Meiningen) estis kortega pentristo kaj konsilisto en la rezideja urbo Meiningen.
Estante filo de la ĉefadministranto Jakob Diez li baldaŭ ekkonis sian talenton kaj ĝuis sendiĝon al la Casimirianum-gimnazio en Koburgo. En 1824 li ekstudis en Munkeno ĉe la Akademio de vidaj artoj.[1] Baldaŭ li taksitis bonega portretisto tiel ke en 1832 lia duka moŝto Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) venigis lin al Meiningen. En 1833 li oficiale nomumitis kortega pentristo. Post nelonge liaj verkoj famiĝis internacie kaj li verkadis ĉe la kortegoj de Koburgo, Vajmaro, ĉe la Reuß-oj kaj en Munkeno - sed eĉ en Bruselo, Parizo, Londono, Stokholmo kaj Sankt-Peterburgo. En 1853 li nomumitis fare de la belga reĝo Leopoldo la 1-a dessinateur honoraire de Sa M. le Roi des Belges.
En 1856 Diez fonditis la societon Marienverein, kiu nomitis por la dukino Marie de Saksio-Meiningen kaj dediĉis sin je la plibeligo de la medioj de Meiningen. En 1858 princo Henriko la 67-a (Reuß pli juna linio) nomumis lin kortega konsilisto. Kune kun la artista grupo Meininger Künstlerklause li verkis en 1867 bildon de la Virgulino ĉe Haßfurt-ravino, pilgrimejo de la katolikoj de Meiningen. La lastan dekon da vivojaroj li okupiĝis ankaŭ pri ĝenropentrado kaj estis pejzaĝisto.
Lia filino Bianca Sachse ankaŭ iĝis pentristino; unu ŝia bildo pendas en la Preĝejo Nia kara Sinjorino (Meiningen).[2] Lia nevo estis la skulptisto Robert Diez.
Por li nomitis belvidejo starigita en 1868 sur Bielstein-pinto supre de la urbo Meiningen. Marienverein muntis tie memorigtabulon tekstantan[3]
Dem trefflichen Menschen und tüchtigen Künstler
Samuel Diez,
der uns lehrte, die Schönheit der Gegend
zu erkennen und zu genießen
zu dankbarer Erinnerung.