Samuel Goudsmit | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1902 en Hago |
Morto | 4-an de decembro 1978 (76-jaraĝa) en Reno |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Usono |
Alma mater | Universitato de Lejdeno - doktoro de filozofio (–1927) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Verkoj | Samuel A. Goudsmit Collection of Egyptian Antiquities |
Samuel Goudsmit (11a de Julio 1902 - 4a de Decembro 1978) estis nederland-usona fizikisto fama ĉar li proponis la koncepton de elektrona spino kunlabore kun George Eugene Uhlenbeck en 1925.[1][2]
Samuel Abraham Goudsmit estis de nederlanda-juda descendo, nome la filo de Isaac Goudsmit, fabrikanto de necesejaj akvopeliloj, kaj Marianne Goudsmit-Gompers kiu regis ĉapelvendejon. En 1943 liaj gepatroj estis metitaj en koncentrejon fare de la germanaj okupantoj de Nederlando kaj ili estis murditaj tie.[3]