Samuel Hunter Christie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1784 en Londono | ||||
Morto | 24-an de januaro 1865 (80-jaraĝa) en Twickenham | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) vd | ||||
Alma mater | Trinity College vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | William Christie (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto fizikisto universitata instruisto astronomo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel Hunter Christie, FRS (naskiĝis la 22-an de marto 1784 , mortis la 24-an de januaro 1865) estis brita sciencisto, fizikisto kaj matematikisto.
Li studis matematikon en Trinity College (Kembriĝo),[1] kie li gajnis Smith-premion kaj estis la dua plej bona studento pri matematiko. Li aparte interesiĝis pri magnetismo, studante la magnetan kampon de la tero kaj projektante plibonigojn al la magneta kompaso. Iuj el liaj magnetaj esploroj estis faritaj en kunlaboro kun Peter Barlow. li fariĝis ano de la Reĝa Societo de Londono en 1826, faris prelegon por Bakerian-medalo en 1833 kaj deĵoris kiel sekretario de 1837 ĝis 1853. En 1833 li publikigis sian "diamanto"-metodon, la antaŭulon de Wheatstone-ponto, en publikaĵo[2] pri la magnetaj kaj elektraj proprecoj de metaloj, kiel metodo por kompari la rezistancojn de dratoj de malsamaj dikecoj. Tamen la metodo ne estis agnoskita ĝis 1843, kiam Charles Wheatstone proponis ĝin, en alia publikaĵo[3] por la Reĝa Societo, por mezuri rezistancon de elektraj cirkvitoj. Kvankam Wheatstone prezentis ĝin kiel la inventon de Christie, estas lia nomo, prefere ol tiu de Christie, kiu nun estas asociita kun la aparato.[4]
Christie instruis matematikon ĉe la "Royal Military Academy" (Reĝa Milita Akademio), Woolwich, de 1838 ĝis sia emeritiĝo en 1854.[1] Li mortis en Twickenham, la 24-an de januaro 1865 [5].
Portreta foto de Christie en 1865 fare de Ernest Edwards estas tenata de la Nacia Portretgalerio (Britio).