Samuel Miklos Stern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1920 en Tab |
Morto | 29-an de oktobro 1969 (48-jaraĝa) en Oksfordo |
Lingvoj | hungara • angla • araba • mozaraba • hebrea |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Kolegio Sankta Katerino ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto orientalisto ![]() |
Verkoj | Encyclopaedia of Islam, 2nd edition |
Samuel Miklos Stern, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Stern Sámuel Miklós estis judhungara priserĉisto pri mezepoka literaturo.
Samuel Miklos Stern [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1920 en Tab. Li mortis en 1969.
Li studis en universitato en Jerusalemo dum la 2-a mondmilito, poste li plulernis en Oxford. Ĝis 1956 ankaŭ li redaktis enciklopedion pri Islamo. Ekde 1964 li instruis en Muzeo Ashmolean, krome li estis gastoprofesoro en Jerusalemo kaj Filadelfio.
Li malkovris unua la unuajn mozarabajn ĥarĉojn kiujn oni publikis moderne en sia fama artikolo «Les vers finaŭ en espagnol dans les muwasshas hispano-hébraiques: Une contribution à l'histoire du muwassahas et à l'etude du vieŭ dialecte espagnol 'mozarabe'», Al-Andalus, XIII, 1948, kiu lokigis la komencojn de la hispanlingva kaj latinida liriko en la unua duono de la 11a jarcento, aŭ eble eĉ antaŭe. En tiu artikolo li publikigis la unuajn 24; poste tiu korpuso, ampleksigita de Emilio García Gómez kaj aliaj priserĉistoj, estas de ĉirkaŭ sesdek ĥarĉoj. Kvankam Stern kaj aliaj priserĉistoj studis kaj interpretis la ĥarĉojn kiel restaĵoj de pralatinida liriko, estas fakuloj kiuj pridiskutas la ĝustecon de tiaj konkludoj, konsiderante la ĥarĉojn kiel arabaj aŭ judaj versoj (sen elementoj de la latinida dialekto de Al Andalus). La tialoj de tia necerteco estas ke la ĥarĉoj estas skribitaj per arabaj aŭ hebreaj literoj, oni konservas nur en arabaj aŭ hebreaj manuskriptoj, mankas tiele vokalaj karaktroj kaj konstituas nur la lastajn versojn de poemoj pli longaj (konataj kiel moaksaĥa) kiu ja estas en araba aŭ hebrea. Tamen, la malkovro fare de Stern markis grandan diferencon pri la radikoj de la hispana literaturo.